|
LIGILOJ.
Mozaikaj fotoj |
|
Gentaj
fotoj |
|
Genealogio,
INDEKSO A-Z |
|
Heraldiko
VHR,
VVF |
|
Heraldiko Arent, Antaŭnomo |
|
Heraldiko 'Rietstap'. |
|
Heraldiko
Scaec Schaeck |
|
Rudi De Brabandere. |
|
Arent Arend Arnulf |
|
Familinomo
aperoj/ prezenteco |
|
Familinomo
Debrabander. |
|
Folkloro,
Proverboj |
|
BRENNUS BRABO ANTIGOON |
|
Parenceco Brel, Leterme. |
|
Amikeco Baelde-Ghys |
|
Publikigoj, Popolnombrado |
|
Elŝuto,
Ligiloj Genea |
|
favorataj Ligiloj |
|
Serĉmaŝinoj |
|
D-ro Frans Debrabandere |
|
Toponimoj Brabant. |
|
16/17 provincoj. |
|
Ieper Kortrijk Roeselare |
|
Kortrijk Cortoriacum |
|
Kachtem
Cachtem |
|
Oekene
Hocana
"Ark" |
|
Rumbeke-kastelo |
|
WERVIK VIROVIACUM |
|
|
|
|
|
Infanĝardenaj klasoj 1e/2e/3e
(a
kaj b) |
|
 |
|
baza lernejo, basisschool, école
primaire, primary school, grundschule, Arkeo, De Ark, L' Arche (La Péniche), Die Arche (Hausboot), The Ark (Houseboat) |
|
a - b - c - ĉ - d - e - f - g - ĝ - h - ĥ - i - j - ĵ
- k - l - m - n - o - p - r - s - ŝ - t - u - ŭ - v - z A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - Ĝ - H - Ĥ - I - J - Ĵ
- K - L - M - N - O - P - R - S - Ŝ - T - U - Ŭ - V - Z
Genealogio JM KORTRIJK
:
Mathis
kaj
Tanguy
(Geneanet) |
|
|
| |
|
Dankon al
sinjoro direktoro kaj la
instruistaro pro via dediĉo, avo de
Mathis De Brabandere (° en 2002),
subskribis JM-Kortrejkon |
|
| |
|
|
|
ENKONDUKO
Plenkreskulo – akompananto
INSPIRO: La
filozofio de tiu rakonteto temas pri
sekureco, infan-plenkreskuleco kaj
instruas pri amikeco.
INFANO: Ĉi tiu teksto celas nur esti
gvidilo por plurakonti en infana
lingvaĵo.
PLENKRESKULO: La
saltoj de poezio al simpla
infanlingvaĵo en la rakonto estas
interplekto de la plenkreskeco kaj
eterna infanceo en ni. |
|
 |
|
Kun la ŝultroj
antaŭen, kun fortika nuko salutante
maldekstren kaj dekstren, kelkfoje
snufegante por sin kuraĝigi la
ĉevalo puŝas siajn hufojn malantaŭen
en la plugitan grundon.
Post la dorso de Bles pepas la peza
rulilo.
Kampulo Jan paŝas kun certo super la
tero signita de la hufoj; silenta
kun sepmejlaj botoj eta Tonĉjo paŝas
apud kampulo Jan.
Sonorileto
tintas alte sur la nuko de Bles; ĝi
muzikas kaj dolĉigas la laboregon. |
|
infaneca desegnaĵo de Peter De
Brabandere |
|
|
|
La ankoraŭ ne tre
alta suno premas la sulkitan nukon
de Jan, la varmo de la ĉevalego
tiklas iliajn nazojn, ili plupaŝas
malrapide kun certeco. La triopo
platpremas la rezistajn bulojn, la
rulilo ire revene ilin laminatas.
Ĉirkaŭ tagmezo la botetoj de la
etulo premas la vaporantajn ŝultrojn
de Bles, kies korpo tremas. Singarde
por ĝin ne ŝarĝi la knabeto helpas
ĉiam denove la ĉevalegan korpon
dampante la balanciĝon.
"Ne videblas, sed
kampulo Jan sin sentas feliĉa". |
|
 |
|
Ĉi tie la rulilo
tamburas sur la pavumoj kaj tie la
vojbordero suferas la perfortegon.
Ili eniris nun la rektan vojon al la
korto. Sovaĝe kaj senzorge ĉevalido
kunpaŝetas laŭlonge de la pikdrato.
Patrina ĉevalino volvita en lana
kovrilo henas kaj dumtempe forgesas
la dolĉajn sukplenajn verdaĵojn. |
|
La domo de Tonĉjo ne
estis granda, La luita dometo urĝe
bezonis novan tegmentan tegaĵon. En la
subtegmento, kien la knabo kuniris kun
panjo, staris pluraj potoj en precizaj
lokoj kaj post ĉiu ekpluvo nepre necesis
ilin malplenigi.
Kaj
pasintan vintron paĉjo rulis grandegan
neĝbulon laŭlonge de la subtegmenta
ŝtuparo: la polvoneĝo faris neĝan
tapiŝon tra la breĉoj de l' tegmento.
Paĉjo
kaj panjo ne ĝuis lukson sed senlace
laboris kaj se ili restos sanaj kaj
povos tiel plulabori, panjo jam esperis
aĉeti loĝejon.
Ili
vivis ŝpareme. Tonĉjo estis sola infano
kaj lia plej bona ludamiketo estis Doli,
vivema hundeto.
Ili tiel sturme en- kaj
eliris la domon, ke panjo
malbonhumoretiĝis.
Ne gravis, kion manĝis la
knabeto ĉi-tagmeze, ĉar ekstere la
vetero belegis kaj tie estis mondo
mirinda. Tiu vasta spaco ekscitas
vian fantazion.
Ĝi ne sufokas vin, vi
povas liberiĝi. En la kamparo la naturo
eltenis viajn plej frenezajn artaĵojn.
Vi
similis apenaŭ pinglan kapeton sed ne
sentas vin tia. Ĉio vidata necesis, dum
jaroj jam ĝi estis tia, ĉio bonfartis.
|
| |
Kaj eta
Janĉjo,
ankaŭ vi ĉeestas. |
 |
|
|
 |
|
Jen
Janĉjo tie kun la vizaĝo kontraŭ la
muro kelkfoje obtuze stamfanta sur
la grundon. Ĉu mi ne aŭdis lin
blekegi... apude kuŝas tirtrabeto
farita el vergo kaj ŝnuroj.
La knabeto hieraŭ
laŭlonge de la vojo deŝiris la
vergon: ĉio bezonata ĉi tie kreskas
laŭlonge de la kampoj.
Baldaŭ
venos Bert kaj tiam ili iros kun sia
ligna ĉareto sur la malebenaj
vojetoj. Berĉjo estas iom malfrua
hodiaŭ, sed tion la knabo eĉ ne
rimarkis, ĉar Tonĉjo estas ĉevalo
kaj tia vi povu longe staradi en
stalo, profunde enpenssiĝanta kaj de
tempo al tempo tremanta pro la belaj
memoraĵoj; per via piedo vi stamfu
kelkfoje por montri vian fortikon
kaj forton. Kaj por frapeto sur la
nukon vi bonvolemas, ĉar amikeco
ĝuigas.
Tonĉjo ĉiam rolis kiel ĉevalo, ĉar
tiu rolo plej taŭgis al li. Roli
kiel kampulo... Ne, tio tro facilas.
Cetere, kiel li povus roli
kampulo... Ĉu li, kun siaj ĉevalaj
sentoj povus ordoni ĉevalon? Nenio
direndas, ĉar ĉevalo ja scias, kio
farendas. Vesperiĝis tro frue por
Tonĉjo; tiun vesperon la knabo sin
sentis soleca.
Kaj
ĉu li ne vidis en la paŝtejo tiun
ĉevalideton ankaŭ solecan?
Ĉu ne por li, ke la ĉevaleto kuniris
la procesion al la korto? La infano
kompatis la ĉevalideton pensante, ke
ĝi kresku por multe labori kaj ankaŭ
por ofte tutsole staradi en stalo.
Panjo, diris la infano, Panjo,
anstataŭ dometo aĉetu la ĉevalideton
de kampulo Jan. |
|
Ĉevalo
enpensiĝinta |
|
|
| |
|
Panjo surgenuigis sian karuleton kaj
ekrakontis.
Estis iam... La knabeto varme
nestiĝis sur ŝia sino.
En eta dometo, ruiniĝinta kaj
malriĉaĉa iam loĝis familio: Paĉjo,
Panjo kaj fileto. Paĉjo kaj panjo
devis longe labori kaj tio apenaŭ
sufiĉis por kune postvivi la tagon.
Janĉjo nomiĝis la filo, fervora
knabo, ĉar post la lernado li iris
helpi ĉe kampulo Dokus; li laboris
kvazaŭ por si mem, tial li ricevis
iom da poŝmono de la kampulo.
Estis printempo kaj en la korto de
Dokus naskiĝis ĉevalido. Janĉjo tuj
enamiĝis kaj baptis la ĉevalideton
Bles pro la blanka makulo sur la
frunto de la ĉevalido: oni flustris
al li, ke tio estas taŭga nomo,
Janĉjo ŝparis la monerojn de sia
vesperlaboro por aĉeti per ĝi la
ĉevalidon de kampulo Dokus.
Vi ne kredos, sed la knabeto
laboregis tiel longe dum la somera
ferio, ke li sufiĉe ŝparis por la
aĉeto.
Fiere la knabeto hejmen iris kun
Bles ĉe la mano. La ĉevalido estis
liberigata sur luita tereneto,
posedaĵo de kampulo Dokus. Ĉiutage
Janĉjo alportis kroman herbon
falĉitan de la vojbordero al sia
karulo.
La somero ne restadis, la herbo
maloftiĝis kaj Janĉjo ekhavis tiom
da zorgoj pri sia dorlota besto, ke
kampulo Dokus vidis la knabon
ankoraŭ malpli ofte ol la altan
herbon.
Iĝis malvarme kaj Janĉjo jam
pripensis dum kelkaj tagoj, ke Bles
bezonos stalon; sed ĉar mankis la
mono por konstrui ĝin, la ĉevalido
estis puŝata laŭ la subtegmenta
ŝtuparo subtegmenten helpe de paĉjo
kaj panjo. Kion gepatroj ne farus
por feliĉigi siajn infanojn...
La infano post semajno ne plu vidis
solvon kaj ekploradis pro malpovo
kaj malĝojo.
En sia granda malĝojo ĝi rigardis al
la grandaj okuloj de sia Bles kaj
subite li trovis la solvon.
Ĝi subite ekvenis en lia kapo...
Li estis farinte ĉion eblan por teni
sian dorlotan beston proksime al si,
sed li ne enkalkulis, ke malgraŭ lia
bonvolo la ĉevalido ne estis en
plaĉa loko en la malluma subtegmento
|
|
 |
|
La knabeto
legis en tiuj grandaj
ĉevalokuloj la grandan
deziron denove stari en la
stalo ĉe kampulo Dokus,
varme proksime ĉe Ĉevalin'
kaj Virĉeval'.
Kion li farintis... ĉevaloj
ja ne harmonias kun malriĉaj
homoj kaj ĉevalidoj preferas
vespere esti ĉe panjo
Ĉevalin'.
Janĉjo plorante petis de sia
paĉjo, ke li vendu Bles-on
al kampulo Dokus; li mem ne
kuraĝis, ĉar li nun jam dum
longa tempo forestis de la
korto.
La kampulo ridis. Li ja
sciis, ke Janĉjo revenigos
Bles-on, tial li estis
vendinta sian ĉevalidon
kontraŭ tiom malmulta
poŝmono. Dokus ja sciis pri
la bonkoreco de sia
servanteto.
Paĉjo
ricevis la malmultan
poŝmonon de Janĉjo el la
mano de Dokus kaj paĉjo
fiere donis nun el sia
propra mano la meritaĵon en
la manetojn de Janĉjo.
Intertempe
la ĉevalideto pro ĝojo
svingis siajn piedojn en la
aeron ĉe la revido de siaj
patrino Ĉevalin' kaj patro
Virĉeval'. La koro de Janĉjo
pleniĝis per tenero kaj ĝojo.
La fileto estis malpremita
kaj eksciis, ke en via revo
vi ne bezonas posedi por est
feliĉa. |
|
Petro
Peter De
Brabandere(° 1973)
ĉe la ĉevala
stalo. |
|
|
Janĉjo
diris: Paĉjo mi amas vin, kaj Panjo
estas la plej kara en la tuta mono.
Jen ĉiu mia mono, ĝi ja ne sufiĉos
por pagi vian revaĵon, sed ĝi ja
helpos por trapasi la malfacilajn
vintrotagojn. Kaj ekde tiam ĉiutage
fumis la kameno.
Panjo rigardinta antaŭ sin dum la
tuta rakontado nun alrigardis sian
Tonĉjon kaj saĝa, kia ŝi estis,
vidis en liaj okuloj pliajn
demandojn kaj malĝojon.
La ĉevalido Bles nun ja estas ĉe
Ĉevalin' kaj Virĉeval' sed ĝi ja
devos forte labori kaj restos soleca
en la stalo, kiam ĝi grandiĝos,
rakontis la petantaj okuloj de
Tonĉjo.
Panjo plu rakontis.
Ĉu
vi scias, karulo, ke ankaŭ la
ĉevalido de Janĉjo lernis lecionon;
ĝi nun sciis, ke ekzistas homoj kun
ora koro, kiuj farus ĉion por
feliĉigi ĉevalojn, kaj
pretus tion fari ĝis la limoj
de siaj ebloj.
Sed ĉu ne precize ili, la ĉevaloj,
estas la plej fortaj, kaj kiel ili
pli taŭge povus danki siajn homajn
amikojn ol per donacado de siaj
fortikaj fortoj!
Ĉu vi scias, mia karulo, ke kamparo
Jan kaj lia ĉevalo ĉi tie de la
korto... diris Panjo al sia infano.
Tonĉjo
premis sian fingreton sur la lipojn
de patrino kaj mallaŭte diris ŝŝ...
Panjo
alportis sian etulon al la liteto
kaj alpremis la drapojn al liaj
oreloj, Tonĉjo sin turnis komforte
kaj Panjo nur diris ankoraŭ:
Ĉevaloj en stalo ĉe bonkoraj homoj
dolĉe sonĝas kaj ŝi donis ankoraŭ
frapeton sur la nukon de la knabeto. |
|
Por
frapeto sur la nukon oni estas bonvolema
ĉar amikeco ĝuigas. Ĉi tiu rakonteto "Proksime
de la korto", skribita por mia filo
Peter De Brabandere (1973
Moeskroen),
estas remalkovrita de sub la polvo por
miaj genepoj
Mathis (2002
Roeselare)
- Tanguy (2004
Roeselare).
(JM-Kortrejk
'turfalk') |
| |
Roger
(1923-1988)
kaj filo
Jean-Marie
De Brabandere (1947) |
|
|
|
 |
|
Ĉevaloj, Roger kaj filo
Jean-Marie De
Brabandere |
|
Noto: La uzitaj
antaŭnomoj estas nehazarde la antaŭnomoj de niaj geavoj kiuj
loĝis en la Rhodes-korto. Jam dum jaroj estis tiele; per sia
ekzemplo kaj elpensitaj rakontetoj tiuj ĉarmaj homoj uzis
sian tempon por doni bonan edukon al siaj infanoj.
Rimarku la feliĉon de
kampulo Jan, li surtronigis Tonĉjon sur la silentan
laborbeston proksime de tiu tintanta sonorileto.
Eble vi en la rakonteto
rekonos la 'filozofian patrinon', kiu rakontas amplena.
"bela
feliĉo, sed vi ne vidas ĝin", kampulo Jan. |
|
Mi volonte finas per
de ĉiu konata proverbo, kiun
honoradis mia patrinflanka avo
Achille Deput: |
|
Nur
povas amo loĝi tie,
nur tie la vivo dolĉas,
kie silente, ne devige,
unu por l' alia ĉion faras. |
|
|
|
Jean-Marie De Brabandere (1947)
(Alie JM-Kortrejk 'turfalk') fs
(Roger Debrabandere fs (Hector x
Juliana Vanneste) x Marie Deput fa
(Achille x Maria Knockaert))
infanoj
Peter De Brabandere x Veronique Verbeke
genepoj
Mathis De Brabandere - Tanguy De
Brabandere
Esperantigis
Leo De Cooman
|
|
|
|
|
|
|